Войти

Помнить меня

СЛОВАРЬ VORTARO*

Чтобы открыть словарь, щёлкните на верхней кнопке. Разъяснения о пользовании словарём находятся на страницах «Помощи».

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Помощь: * ? Ещё....

ПЕЙДЖЕР TUJMESAĜILO*

С помощью этого пейджера вы можете общаться с другими пользователями lernu!. Чтобы запустить пейджер, щёлкните на одной из верхних кнопок. Подробности — на страницах «Помощи».

Помощь * *

/ О lernu! /

Реклама на lernu!


Ekde la jaro 2006, por altigi siajn enspezojn, disponigi interesajn informojn al siaj uzantoj kaj subteni siajn kunlaborprojektojn, lernu! gastigas reklamojn de Google AdSense kaj de Esperanto-organizoj, paĝaroj kaj projektoj. Ankaŭ vi estas bonvena reklami vian Esperanto-organizon, lokan klubon, aranĝon, projekton, produkton aŭ servon (ekzemple revuon, libroservon, novan Esperanto-KD-n aŭ filmon) ĉe nia paĝaro! Nin vizitas pli ol 100 mil vizitantoj monate, ĉi tiom granda estas potenciala aŭdienco de via(j) reklamo(j).

Формат и функционирование

Reklamaĵo estu grafika dosiero (formatoj JPG, PNG kaj GIF, grandeco 468x60, unukadra – t.e. ne moviĝanta), kiu situos supre de la paĝo, inter la logotipo de lernu! maldekstre kaj lingvomenuo kaj serĉo-kampo dekstre. Alklako sur reklamaĵon malfermos en aparta fenestro retpaĝon kiun vi indikos. La bildo kaj teksto sur via reklamaĵo rekte rilatu al la enhavo de tiu paĝo (priskribo de via organizo, projekto, produkto aŭ servo). La teamo de lernu! lasas al si rajton rifuzi vian reklamaĵon aŭ rekomendi ŝanĝojn en ĝi, kiujn la teamo kredus necesaj.

Via reklamaĵo estos montrata alterne (je la egala ofteco) kun aliaj reklamaĵoj menditaj por koncerna lingvoversio aŭ por la tuta paĝaro. La tarifo ne ŝanĝiĝas depende de la nombro de jam montrataj reklamaĵoj. Por ĉiu mendo validas nur unu grafika reklamaĵo, montrado de ĉiu kroma versio de via grafika reklamaĵo kostos 50% de la baza tarifo.

Расценки

La subaj prezoj estas indikitaj en usonaj dolaroj (USD). Por kunlaborantaj organizoj (kiuj subtenas aŭ aktive informas pri lernu!) kaj por organizoj, kies membroj estas aktivaj kunlaborantoj de lernu! (teamanoj, programistoj, tradukantoj, kontrol-legantoj, vortaristoj, lingvohelpantoj ktp.) ekzistas specialaj rabatoj. Skribu al , se vi opinias ke via organizo apartenas al unu el tiuj kategorioj. Ĝenerale la bazaj tarifoj estas:

На всём сайте lernu!:

  • Unu semajno da reklamado ĉe la tuta lernu! (ĉiuj lingvoversioj samtempe): USD 25;
  • Unu monato da reklamado ĉe la tuta lernu! (ĉiuj lingvoversioj samtempe): USD 80.

В отдельных языковых разделах (можно сложить несколько):

  • Unu monato da reklamado ĉe la esperanta versio (eo.lernu.net): USD 30;
  • Unu monato ĉe la anglalingva versio (en.lernu.net): USD 30;
  • Unu monato ĉe la franclingva versio (fr.lernu.net): USD 15;
  • Unu monato ĉe la germanlingva versio (de.lernu.net): USD 15;
  • Ĉiuj ceteraj lingvoversioj (eblas kombini kelkajn): po USD 10 por lingvoversio.

Способы оплаты

Vi devos pagi por montrado de via(j) reklamaĵo(j) ĉe lernu! post la aprobo de via reklamaĵo kaj la celpaĝo (sendu ilin al ) kaj antaŭ ol viaj reklamoj ekmontriĝos ĉe lernu!. La monato estas kalendara monato (januaro, februaro ktp.) kaj semajno komenciĝas ekde lundo kaj daŭras ĝis dimanĉo (inkluzive ĝin). Vi povas antaŭpagi por kelkaj semajnoj aŭ monatoj.

  • Preferata kaj la plej rapida maniero pagi por via reklamo estas al nia PayPal-konto (admin@esperantic.org).
  • Alia maniero pagi estas: al la UEA-konto de lernu! (lern-a), kun pagordono retpoŝte kopisendata al ni ().

Прочее

lernu! dume ne provizas statistikon pri kiom da klakoj sur via reklamaĵo okazis dum periodo de via reklamado, kaj kiom da vizitoj al via paĝo kaŭzis via reklamo ĉe lernu!. Tiuj ĉi funkcioj estos enkondukitaj se la servo montriĝos populara ĉe niaj uzantoj kaj partneroj kaj ni povos dediĉi pli da fortoj al ĝia evoluigo.