
Чтобы открыть словарь, щёлкните на верхней кнопке. Разъяснения о пользовании словарём находятся на страницах «Помощи».
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Помощь: * ? Ещё....
21 декабря 2007 года отмечается пятилетний юбилей lernu!, самого большого и популярного сайта по изучению эсперанто. По этому поводу мы собрали здесь интересные факты о проекте, картинки, фотографии и интервью с администраторами и пользователями сайта. Мы надеемся, что Вам понравится, и может быть даже Вы используете их для статьи в Вашей газете, сообщения в Вашем блоге, форуме или рассылке. Если у Вас есть вопросы о проекте или идеи, как можно отметить пятый день рожденье lernu!, пожалуйста, напишите нам!
http://www.lernu.net/pri_lernu/index.php
http://www.lernu.net/pri_lernu/subtenantoj/index.php

lernu.net estas senpaga retpaĝo por lernado de Esperanto. Oni ne devas pagi por registriĝi aŭ por uzi ajnan enhavaĵon. Estas kelkaj paĝoj ĉe lernu! kiuj informas pri Esperanto mem, kaj pri kialoj por lerni ĝin, sed la ĉefa celo de lernu! estas instruado de Esperanto. lernu! provizas ĉiun rimedon kiun oni bezonas por atingi altan nivelon de Esperanto – de nulo. lernu.net enhavas lernilojn, helpilojn, komunikilojn, kaj legaĵojn, tiel ke uzantoj ne nur lernu Esperanton, sed ankaŭ praktiku ĝin. lernu! estas uzebla en Esperanto kaj en ĉirkaŭ 30 naciaj lingvoj. Tradukojn faras multegaj volontulaj tradukantoj.
La lerniloj ĉe lernu.net inkluzivas kursojn, ekzercojn, ludojn, kaj ekzamenojn. Estas multaj kursoj ĉe lernu.net. La plejparto de la kursoj estas baznivelaj aŭ meznivelaj, sed ankaŭ estas kelkaj kursoj kiuj enhavas altnivelan materialon. La kursoj ĉe la paĝaro plejparte kreiĝis ĉe lernu! mem; la enhavon verkis lernu!-teamanoj. lernu! ankaŭ ofertas versiojn de kelkaj klasikaj kursoj, inkluzive "Gerda Malaperis", "La Zagreba Metodo," kaj kurso kiu baziĝas je la fundamenta ekzercaro, "Pri la Fundamento".
lernu! konscias ke diversaj lernantoj plej efike lernas en diversaj manieroj. Pro tio, la kursoj ĉe lernu! sekvas plurajn instru-metodojn. Ekzemple, en kelkaj kursoj, oni lernas vortojn kaj gramatikon, kaj poste legas tekston kaj respondas demandojn (Ana Pana, Ana Renkontas). En aliaj kursoj, oni legas esperantajn frazojn kaj nacilingvajn tradukojn, por lerni esperantan gramatikon pere de ekzemploj, anstataŭ per reguloj (Vojaĝu kun Zam). Ankaŭ estas kursoj kiuj sekvas la rektan metodon; lernantoj lernas la gramatikon per ekzemploj kaj bildoj, sen multaj klarigoj (Bildoj kaj Demandoj). lernu! estas aparte fiera pri "La Puzlo Esperanto," en kiu lernanto tiras radikojn kaj afiksojn en la ekrano por kunmeti esperantajn frazojn. Ĉi tiu kurso vigle montras al la lernantoj kiel funkcias vortkonstruado en Esperanto, kaj kiel esperanta gramatiko estas fundamente malsama de la gramatikoj de multaj aliaj lingvoj.La enhavo de la kursoj varias laŭ la kurso, sed ili plejparte inkluzivas legindan tekston, vortlernadon, plenigekzercon, kaj demandojn pri kompreno de legita teksto. Kvankam Esperanto skribiĝas per fonetika alfabeto, multaj kursoj ĉe lernu! havas sondosierojn, per kiuj lernantoj povas aŭdi ĝustan prononcon kaj plibonigi sian kapablon kompreni parolatan tekston. Kelkaj kursoj havas aŭskultekzercojn, kaj unu kurso, "Mi estas komencanto", ĉefe baziĝas sur parolado kaj aŭskultado.
La ekzercoj en la kursoj estas plejparte aŭtomate korektataj. Tamen ekzercoj de tri kursoj ("Ana Pana", "Ana Renkontas" kaj "Kio okazas") estas korektataj de lingvohelpanto. Lernanto povas elekti lingvohelpanton kiu parolas ties gepatran lingvon (kiam eblas). La lernanto povas ne nur ricevi la korektojn por siaj ekzercoj, sed ankaŭ komuniki kun la lingvohelpanto por demandi kaj ricevi aldonajn klarigojn. lernu! nun havas preskaŭ 30 lingvohelpantojn, kiuj estas divers-aĝaj kaj loĝas tutmonde.
Multaj kursoj ofertas neformalan memtaksan teston je la fino, tiel ke la lernantoj povu mezuri sian komprenon de la enhavo de la kurso. Aldone, estas kelkaj seriozaj ekzamenoj kiujn uzantoj povas uzi por taksi sian progreson en la lingvo. Ĉi tiuj ekzamenoj estas tute esperant-lingvaj, kaj testas gramatikon, aŭskult-komprenon, leg-komprenon, kaj vortprovizon. Alia ekzameno testas sciojn pri la Esperanto-movado. Lernantoj povas ricevi diplomon post sukcesa fino de ekzameno.
Ĉe lernu! ankaŭ estas "virtualaj lecionoj". En la virtualaj lecionoj, lernantoj kuniĝas kun lingvohelpanto en virtuala klasĉambro, kiu aspektas kiel babilejo, sed kun videbla retpaĝo je la flanko. La lingvohelpanto gvidas lecionon; lernantoj povas komuniki kun la lingvohelpanto kaj kun la aliaj lernantoj, ĝuste kiel en vera klasĉambro. La gvidanto povas montri al la lernantoj diversajn retpaĝojn laŭbezone por ilustri temojn kaj doni ekzemplojn. Virtualaj lecionoj estas haveblaj por diversaj niveloj, kaj per diversaj lingvoj (nacilingvoj aŭ Esperanto, laŭ la nivelo de la lernantoj).
Por helpi sian lernadon, lernantoj ĉe lernu! povas praktiki sian novan konon per la multaj diversaj ekzercoj kiuj troviĝas ĉe lernu!. Kelkaj ekzercoj estas ligitaj al kursoj, sed estas multaj ekzercoj kiuj estas ligitaj al gramatikeroj, vortlernado, k.s. Oni povas fari ekzercojn pri ĝuste tiuj partoj de la lingvoj kiujn oni trovas plej problemigaj. Estas pluraj lingvaj ludoj ĉe lernu! kiujn lernantoj povas uzi por praktiki la lingvon en pli amuza etoso. La ekzercoj kaj ludoj estas diversnivelaj; kaj komencantoj kaj altnivelaj parolantoj povas profiti de ili.
La vortaro ĉe lernu! estas unika inter esperantaj ret-vortaroj. Kiam oni serĉas vorton, la vortaro disigas la vortojn por distingi inter radikoj kaj afiksoj, kaj donas difinon por ĉiu ero de la vorto. Por komencantoj, ne ĉiam estas klare, kiu parto de la vorto estas la radiko, kaj kiu parto estas afikso. Ekzemple, malmultaj vortaroj enhavus vorton kiel "birdeto", ĉar estas klare ke temas pri eta birdo. Komencanto, tamen eble ne tuj vidus tion. Per la lernu!-vortaro, komencanto povas serĉi la vorton "birdeto", vidi la formon "bird/et/o", kun difinoj por "birdo" kaj "-et-".
Preskaŭ ĉiuj esperantaj tekstoj ĉe lernu! estas "alklakeblaj". Tio signifas ke oni povas klaki al vorto, kaj nacilingva traduko aperas en ŝvebaĵeto (laŭ la lingvo, kiu tiam elektiĝas en la vortaro). Per tiu ilo, estas tre facile kontroli la signifon de vorto, sen tajpi ĝin en la vortaro, kaj sen serĉi ĝin en libro-forma vortaro. Oni simple alklakas, kaj tuj vidas tradukon.
lernu! ankaŭ ofertas plurajn priskribojn de esperanta gramatiko. Estas du gramatikoj kiuj troviĝas en la paĝaro. La unua estas konciza gramatiko, kiu nacilingve priskribas la bazajn temojn de esperanta gramatiko. La dua estas por pli altnivelaj lernantoj kiuj pretas legi pli detale pri gramatiko. La detala gramatiko estas havebla nur en Esperanto, kaj estas mallongigita versio de la PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko). Aldone al tio, estas paĝo kiu havas detalegajn priskribojn pri ofte pridemandataj malfacilaĵoj de Esperanto.
En la lernu!-biblioteko troviĝas multaj tekstoj per kiuj la lernantoj povas praktiki legadon. Estas multaj rakontoj de la libro "Vere aŭ Fantazie", de Claude Piron. Por kelkaj el tiuj tekstoj, estas sondosiero, do la lernanto povas ne nur legi la rakonton, sed ankaŭ aŭskulti ĝin kaj plibonigi sian kapablon kompreni parolatan tekston. Por komencantoj, estas kelkaj tekstoj kiuj havas frazo-post-frazan nacilingvan tradukon, por helpi la lernanton vidi pli klare kiel nacilingva ideo tradukiĝas en Esperanton. Ankaŭ estas skribaĵoj (kaj nacilingve kaj esperante) pri esperantaj historio kaj kulturo, informoj pri esperantaj gazetoj, kaj resumetoj pri esperantaj libroj, por konsciigi la uzantojn pri la vasta kvanto de esperanta literaturo kiu estas havebla. La biblioteko enhavas ne nur tekstojn; en ĝi troviĝas ankaŭ filmoj kaj muziko.
lernu.net estas ne nur lernilo, sed ankaŭ komunikilo. Estas malfacile lerni lingvon sen havi eblon praktiki ĝin, do ĉe lernu! uzantoj povas komuniki unu kun la alia per multaj diversaj rimedoj. Uzantoj povas kontakti unu la alian per privataj mesaĝoj, por praktiki skribadon en trankvila etoso. Ili povas sendi bildkartojn, por gratuli aliajn uzantojn okaze de naskiĝtagoj aŭ festoj, aŭ simple por saluti. Ankaŭ estas tujmesaĝilo, per kiu uzantoj povas babili kun aliaj uzantoj kiuj estas en la paĝaro samtempe.
Multaj uzantoj uzas la lernu!-forumojn por diskuti diversajn temojn. Estas nacilingvaj forumoj per kiuj komencantoj povas demandi pri la lingvo, paroli pri malfacilaĵoj, kaj havi konsilon de spertaj parolantoj de sia denaska lingvo. Sed plejparte la forumoj estas esperant-lingvaj, kaj la uzantoj uzas ilin por praktiki la lingvon en amuza maniero. Kelkfoje la uzantoj uzas la forumojn por paroli pri la lingvo mem, sed eĉ pli ofte ili parolas pri la plej diversaj temoj, inkluzive mondan politikon, historion, kaj plej ŝatatajn televidajn seriojn. Ĉe la forumoj ankaŭ troviĝas spertaj parolantoj kaj kelkaj membroj de la lernu!-teamo, kio certigas ke ĉiam estas spertulo kiu trarigardas la diskuton, kaj povas respondi komplikajn aŭ malfacilajn demandojn pri la lingvo mem.
Detala kaj aktuala statistiko pri uzado de la paĝaro ĉiam konsulteblas ĉe: http://www.lernu.net/pri_lernu/statistiko/resumo.php.
Aparte interesaj ciferoj kaj komparoj, kun grafikaĵoj: http://www.lernu.net/pri_lernu/statistiko/index.php.
Praktike: http://www.lernu.net/pri_lernu/subteno/praktike.php
Finance: http://www.lernu.net/pri_lernu/subteno/finance.php

Без них lernu! не был бы таким, каким он стал сейчас. Огромное спасибо!!!
Intervjuo kun Sonja Petrović Lundberg, estrino de la teamo de lernu! por la Itala esperantista revuo:
Daniele Binaghi: Sonja, vi kunordigas la teamon de lernu!, ĉu ne? Kiel estas kunlabori internacie, pere de interreto? Ĉu vi povus doni ekzemplojn de problemoj, kaj de solvoj?
Sonja Petrović Lundberg: Jes, mi estas unu el la teamanoj de lernu! ekde ties projektstarto. La aliaj teamanoj (momente 5) kaj kunlaborantoj (kelkdek) venas de malsamaj landoj kaj kontinentoj de la mondo, kaj kunlabori tiel internacie estas tre inspire kaj entuziasmige, sed foje ankaŭ komplike. Ekzemple, en la teamo, ni havas retkunsidojn ĉiusemajne kaj estas tre malfacile trovi tempon kiu taŭgas por ĉiuj. La usona teamano devas vekiĝi je la 5a-6a matene, kaj la teamano loĝanta en Koreujo resti veka sufiĉe malfrue vespere por povi partopreni la kunsidojn. La korea kaj la kanada programistoj preskaŭ neniam estas ĉe la reto samtempe, kio foje malebligas realigadon de gravaj programarŝanĝoj. Alia kunlabormalfacilaĵo fontas el malsamaj kulturoj kaj sociaj reguloj: unu brazila kunlaboranto decidis forlasi la projekton pro rolo de samseksemuloj en unu el la kursoj, kelkaj ĉinoj eksabotis la paĝaron pro lecioneto pri Tibeto en alia kurso, kaj pluraj usonanoj plendis pro ekzisto de listo kun blasfemoj kaj sakraĵoj... Sed bonŝance tiaj ekzemploj estas tamen relative maloftaj. Kvankam la paĝaro estas pli ol 20-lingva kaj tiu nombro kreskas, ni fakte spertas malpli kaj malpli da lingvokomunikaj problemoj, danke al zorge evoluigitaj tradukaj komunikadsistemoj de unu flanko, kaj, eĉ pli grave, nesupertaksebla laboro de multegaj volontulaj tradukantoj kaj lingvohelpantoj en la alia flanko. Por igi ilian laboron pli komforta kaj facila ni, krom konstante plibonigadi la tradukan lingvohelpan sistemon, devas ĉiam atenti ke ni uzu lingvoneŭtralajn vortigojn (ekz.: ne eblas diri ke io okazos "somere 2008", ĉar tio signifas malsamajn jaropartojn en la suda kaj la norda terglobduono), ke menueroj estu facile tradukeblaj al aliaj lingvoj per ne tro longaj esprimoj (pro spacolimigo) ktp.
DB: Preskaŭ 100000 vizitantoj, monate, laŭ lernu! statistikoj; kiel tiu ĉi fakto malfaciligas vian taskon, aŭ helpas?
SPL: La alta vizitateco de la paĝaro postulas rapidajn, efikajn kaj rettrafik-ŝparajn teknikajn solvojn, kun laŭeble malmultaj vokoj al la servilo k.s. Jam plurfoje ni devis modernigi la fonan sistemon de la paĝaro por ke ĝi funkciu kontentige kun ĉiam pli multaj samtempaj uzantoj, kaj ankaŭ necesis laŭeble aŭtomatigi kreadon de multaj paĝoj kaj realigadon de pluraj aferoj kiujn ni komence faris "permane". Tio, kompreneble, malfaciligas nian taskon, sed ankaŭ motivigas nin igi la paĝaron ĉiam pli bona, kaj la scio ke ĝi estas tiel multe uzata donas ĝojon kaj inspiron.
DB: lernu! ŝanĝiĝis multe, dum sia "mallonga" vivo; ĉu estas antaŭviditaj novajn ŝanĝegojn por la proksima estonteco, aŭ via laboro nun celos plibonigi tion kio jam ekzistas?
SPL: Ni ne planas novajn grandaj ŝanĝojn en la proksima enstonteco, sed jes plurajn grandajn aldonojn. Ĝuste nun ni laboras pri potenca analizsistemo kiu sekvos konduton de niaj uzantoj (kompreneble gardante ilian anonimecon) por: 1) doni al ni pli detalajn informojn pri kiel oni efektive uzas la paĝaron, kiuj partoj estas plej popularaj, kiuj eble restas nerimarkitaj (lernu! ja enhavas plurajn milojn da paĝoj) kaj estas pli "reklamindaj" aŭ plibonigindaj ktp; 2) ebligi pli personan adaptadon de la paĝaro al ĉiu uzanto, kun persona studplano, personaj studkonsiloj generitaj laŭ onia propra uzo de la paĝaro, sukceso en testoj ks. Alia jam delonge prirevata aldono, aŭ, fakte, alkonstruo, estas utiligo de la lernu!-iloj por instruado de aliaj lingvoj, ekzemple etaj/minoritataj lingvoj por kiuj ne jam ekzistas bonaj kursoj en interreto. Ni nun serĉas partnerojn kaj eblajn subvencifontojn por tia projekto. Trie, ni volas eĉ pli proksime ligi lernu! al la Esperanto-movado, kadre de nova projekto - aktuale.info.
DB: Lastatempe, multaj retejoj por esperantistoj aperis (mi pensas, ekzemple, pri Klaku.net aŭ Amikumu.com); eĉ Ipernity.com esperantiĝis. Kiel vi vidas la estontecon de Esperanto en interreto (ĉu esperantistoj komencas kompreni kiel bone uzi la reton, ekz.?)? Kaj ĉu vi antaŭvidas pli striktajn ligojn inter lernu! kaj tiaj retejoj?
Luigia Oberrauch Madella (Italujo): Karaj kunlaborantoj de lernu.net! Mi ĝojas, ke vi entute ekzistas kaj ne perdas la emon labori por ni. Viaj ideoj kaj iliaj realigoj estas vere gravaj por ni instruistoj tra la vasta mondo. Kun multe da danko al ĉiuj vin salutas Luigia Oberrauch Madella el Parma, la urbo de la ĉi-jara ILEI-Konferenco.
Adonis Saliba (Brazilo): Mirindega sistemo por lernigi esperanton al interretanoj! Fakte oni devas tuj diskonigi tiun metodon tra niaj dissendaj listoj kaj instigi ke la homoj ekkonu tiun metodon per interreto. Esperanto estas jam granda socia fenomeno, krom la lingva flanko, kaj la esperantistoj, kiel la teamo de tiu entrepreno, veraj magiistoj de nia movado. Dankon al vi pro via ekzisto!
Feliĉ (Esperantujo): Sal! Mi ĵus la unuan fojon rigardis la novan lernu! kaj ĝi vere plaĉas al mi, abundaj kursoj pri tre interesaj temoj. Eble mi ankoraŭ faros la kurson pri vivdemandoj :-) Daŭrigu la bonan laboron!
James (Aŭstralio): Lernu.net estas mia favorata esperanta retpaĝaro. Serioze, danke al ĝi, mia esperanto pliboniĝas ĉiutage. Viaj kursoj estas tro amuzaj, kaj mi ŝatas la komputilajn vortojn - signifas ke Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ne mortinta, kiel multe da homoj diras al mi. La nura afero, kiun mi ne tre ŝatas, estas ke viaj vortaroj enhavas multe da neologismoj (hati, mava, ktp). Neologismoj ne plaĉas al mi, miaopinie, ili malpurigas la lingvon. Sed, tio estas mi, kaj mi ne plu plendas :p Mi refoje dankas vin.
Pliajn opiniojn de uzantoj vi trovos en la gastolibro: http://www.lernu.net/pri_lernu/gastlibro.php.