Войти

Помнить меня

СЛОВАРЬ VORTARO*

Чтобы открыть словарь, щёлкните на верхней кнопке. Разъяснения о пользовании словарём находятся на страницах «Помощи».

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Помощь: * ? Ещё....

ПЕЙДЖЕР TUJMESAĜILO*

С помощью этого пейджера вы можете общаться с другими пользователями lernu!. Чтобы запустить пейджер, щёлкните на одной из верхних кнопок. Подробности — на страницах «Помощи».

Помощь * *

Перевод этой части lernu! не обновлён для данного языка.
Обновлены следующие языковые версии: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hsb hu it ko nl no pl pt sk sl sv zh-cn zh-tw

Pasporto al la tuta mondo

Pasporto al la tuta mondo"Pasporto al la tuta mondo" estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 tridekminutaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon.

Ĉi tiu televid-stila dramo invitas la studantojn sekvi la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La harmonio en ĉi tiu iom eksterordinara familio estas ĝenata kiam juna ŝafisto, kune kun ŝafo, decidas utiligi la Pasportan Servon kaj venas por restado. La rezultaj komplikaĵoj kaj miskomprenoj donas la bazon por rapidmova kaj viveca dialogo, kiu tenos la atenton de la lernantoj - kaj de pli spertaj parolantoj de Esperanto - ĝis la ferma sceno en leciono 15.

La aktoroj, kiuj devenas de pluraj mondopartoj, uzas Esperanton tiel, kiel ĝi estas prononcata - ĉiam klare, ĉiam kompreneble, foje kun akĉentoj, kiuj spegulas veran, tutmondan uzon de Esperanto. Do, "Pasporto al la tuta mondo" prezentas nenian artefaritan, sed naturan kaj vivantan lingvon!

La lecionoj enhavas desegnaĵojn, fotojn kaj mapojn. Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon, enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj, kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:

  • konversacii memfide kaj precize en rango de ĉiutagaj situacioj;
  • kompreni parolatan Esperanton en diversaj kontekstoj kaj de diversspecaj parolantoj kun moderaj naciaj akĉentoj;
  • rekoni la ĉefajn ecojn de Esperanta gramatiko kaj utiligi ilin en parola kaj skriba komunikado;
  • identigi kaj kompreni aspektojn de la Esperanta kulturo;
  • vivi en la plilarĝa Esperanta mondo, partoprenante profitdone kaj kun plezuro en Esperantaj kursoj kaj eventoj lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj.

Doktoro Paul Gubbins, la verkinto, klarigas, ke kvankam "Pasporto al la tuta mondo" celas instrui komencantojn, ĝi ankaŭ distros eĉ spertajn Esperantistojn. Ili povas spekti kaj ĝui la dramon kvazaŭ ĝi estus televida prifamilia serio. Ĉar la lecionoj havas ekstertempan econ, ili senŝanĝe aktualos dum multaj jaroj.

La hejmpaĝo de la kurso kaj pli detalaj informoj troviĝas ĉe: http://www.diana-babeck.de/1597.html.



Содержание